Crea sito

PAGMANIEROJ

  • Ĝiro: Ĝi estas la plej uzata metodo por transigi monsumojn el konto al alia, aŭ per poŝta servo. Ĉisubas la informoj necesaj por la transigo:
    – Banko: Intesa San Paolo
    – Titolisto: Federazione Esperantista Italiana
    – IBAN: IT76T0306909606100000131970
    – BIC: BCITITMM.
    Nepras indiki en la pagkial-loko “IJF 2020 – [Antaŭpago/Kotizo] – NOMO DE LA ALIĜINTO”.
  • PayPal: Unu el la plej uzataj metodoj por transigi monsumojn per interreto. Krei konton, se vi ne jam havas unu, tre facilas kaj rapidas.
    Por pagi sufiĉas eniri sian konton PayPal, elekti la eblon “Sendu monon” kaj enmeti la subajn informojn:
    – Retadreso: iej.financoj@esperanto.it
    – Sumo: La transiga sumo (antaŭpago aŭ elpago) je Eŭroj
    – Aĉeto de: Servoj.
    En la loko “Retletero por la adresato” necesas enskribi temen “IJF 2020 – [Antaŭpago/Kotizo] – NOMO DE LA ALIĜINTO”.
  • Kreditkarto: Pere de la UEA eblas pagi per kreditkarto al IEJ-a konto. Sufiĉas eniri la retpaĝon https://db.uea.org/alighoj/spagilo.php, indiki la kont-kodon de IEJ (ieja-z), skribi “Alia celo” en la lokon “Pago-celo”, kaj precizigi la celon de la pago: “IJF 2020 – [Antaŭpago/Kotizo] – NOMO DE LA ALIĜINTO”.
  • UEA-kontoj: Por tiuj, kiuj havas konton de la Universala Esperanto Asocio, eblas monsendi al IEJ pere de retletero al financoj@co.uea.org (kopie ankaŭ al iej.financoj@esperanto.it), indikante la kontkodojn sian kaj de la adresato, nome IEJ (ieja-z). ATENTU: post la 10/03/19 ne plu eblos pagi per tiu ĉi metodo.
  • Kontanta mono: Eblas ankaŭ pagi la antaŭpagon per kontanta mono, indikante la aldonitan monsumon kaj la ricevinton. Kontantmone eblos ankaŭ plenumi la elpagon ĉe la festivalo, akcepteje, kiam oni perfektigos la aliĝon kaj estos asignita la ĉambro.

ATENTU: Kaze de pago per PayPal aŭ kreditkarto, IEJ havas aldonajn elspezojn pro la servo (3,4%+0,35€ per PayPal, 5% per kreditkarto), kiuj estos debetitaj al la partoprenanto je la momento de la registriĝo surloke.