Warning: simplexml_load_file(): I/O warning : failed to load external entity "/membri/ijf2020/wp-content/plugins/wordpress-seo/wpml-config.xml" in /membri/ijf2020/wp-content/plugins/polylang/modules/wpml/wpml-config.php on line 53
LA LOKO - IJF 2020
Crea sito

LA LOKO

TORINO KAJ PIEMONTO

Mole Antonelliana, simbolo de Torino

Ni elektis la urbon Torino kiel loko por la venonta Internacia Junulara Festivalo.

Romia urbo origine, afero ankoraŭ rekonebla en la interkruciĝo de du piediraj stratoj de la centra parto, post jarcentoj dum kiuj ĝi estis la sidejo de la reĝa familio Savoja, la urbo iĝis la unua ĉefurbo de la ĵus unuiĝinta Italio. De kiam la ĉefurbo moviĝis al Romo, Torino ĉiukaze restis grava gvidosigno ekonomika, industria kaj kultura, fundamenta por la itala duoninsulo.

Vidaĵo de Torino de la apudaj montetoj

Torino estas ankaŭ kerna urbo de la itala esperantismo, ĉar ĝi estas unu el la urboj kun pli da aktivaj esperantistoj.
Arta urbo kun aspektoj precipe barokaj, ne mankas la detaloj mezepokaj, novklasikaj, modernismaj kaj postmodernismaj dislokitaj en la diversaj partoj de la urbo. La centro estas vizitebla ankaŭ dum la pluvaj tagoj, dank’ al siaj portikoj. Mark Twain, vizitante la urbon en la jaro 1878, diris pri ĝi: “Oni povas paŝi el unu ĝis alia de tiuj ĉi larĝaj stratoj ĉiam ŝirmataj, kaj la tuta vojo estas flankita de la plej ĉarmaj butikoj kaj de la plej allogaj restoracioj”.

Torino rajtas sin glori pri la plej granda portikita placo en la tuta Eŭropo kaj la plej granda subĉiela bazaro, situanta en unu el la plej pluretnaj kaj plurkulturaj partoj de la urbo.

Placo de la Respubliko

En la jaro 2020 Torino estos la eŭropa ĉefurbo pri Kino, iniciato al kiu aliĝos ankaŭ la IEJ, proponante al la partoprenantoj en IJF aktivaĵojn pri tiu temo. Ne hazarde en Torino estis filmitaj la fimoj “Profondo Rosso” de Dario Argento kaj “Hannah e le sue sorelle”, unu el la plej belaj filmoj de Woody Allen.

Sekve de la karakterizaĵoj de la gastiga urbo de la IJF 2020 kaj de la proksimeco de diversaj konstruaĵoj kaj lokoj historie signifoplenaj, la ĉijara temo estas Torino, ŝaktabulo de Eŭropo. Ĉi tiu urbo donos al ni la eblecon remalkovri gravan parton de la historio ne nur itala, sed eŭropa.

Honore al Piemonto vi trovos, interalie, kurson pri la piemonta lingvo kaj kurson pri piemontaj dancoj (inter kiuj tiuj okcitanaj). Kurso pri la prilaborado de felto kontaktigos vin kun teksaĵo kun jarmila historio, kaj prelego pri la freskoj de malgrandaj piemontaj preĝejoj malkovrigos al vi kaŝitajn trezorojn ne malproksimajn de Torino. Ni montros al vi kelkajn ankaŭ en Torino, dum promenado celanta al la malkovro de la artaj kaj arkitekturaj ĉefverkoj. Vespere, ne mankos la promenado tra la magia Torino: Torino, kune kun Prago kaj Liono, estas konsiderata unu el la pintoj de la triangulo de la blanka magio, kaj do esotera celo… vi havos la ŝancon vidi la Pordegon de la Diablo, en la urba centro!

Placo Kastelo, centra placo de Torino

Malgraŭ la fakto, ke la plejparto de la piemonta loĝantaro koncentriĝas en Torino kaj en la apudaj komunumoj, la cetera parto de Piemonto posedas tre vastan aron de belaĵoj pejzaĝaj, artaj kaj enologiaj-kulinaraj! Piemonto, kun siaj montetoj en Langhe, Roero kaj Monferrato, monda heredaĵo de UNESCO, proponas kelkajn inter la vinoj plej bongustaj kaj estimataj en la tuta mondo. Ni portos vin en la subteraj katedraloj, t. e. en la keloj de la vinaj firmaoj, por trinki kelkajn glasojn da vino, post esti ĝuintaj la vidon de vitejoj kaj montetoj. Se interesitaj, ni povos organizi mallongan kurson dum kiu vi ricevos iom da informoj pri la vingustumado.

Ankaŭ la Alpoj estas tre proksimaj! Se vi estos interesitaj al tuta tago inter la montopintoj, kune kun loka gvidanto kiu dume klarigos al vi la montarajn herbojn renkontatajn survoje, ni organizos unu.

Kiel ĉiam, la IJF proponos ankaŭ muzikajn koncertojn, inter kiuj klasika prezento de muzikistoj de la torina Konservatorio.

Kastelo de l’Valentino

Ne mankos la kinejo.

La ekskursoj kaj la laboratorioj estos multaj kaj pri diversaj temoj.

Baldaŭ ni anoncos ankaŭ konkurson, en kiu vi havos la ŝancon gajni premiojn!

Se vi havos proponindajn laboratoriojn, prelegojn aŭ aktivaĵojn, ne hezitu nin kontakti!

La Festivalejo disponas je du grandaj profesiaj ĉambroj taŭgaj por konferencoj.

Restu konektitaj por ekkoni ĉiujn novaĵojn!