Crea sito

La Festivalejo

OPEN011

Nomata ankaŭ “la hejmo de junulara moveblo kaj interkulturo de urbo Torino”, Open011 estas tre populara loko kaj por turistoj, kaj por konferencoj en la piemonta ĉefurbo.

Apud la historia urbocentro de Torino, en corso Venezia, en privilegiita pozicio danke al la proksimeco kun la stacidomo de Porta Susa (nur 500 metroj) kaj Torino Dora (rekte ligitaj al la flughaveno de Torino) estas tre facile atingebla per la publika transporto. En ties ĉirkaŭaĵoj estas pluraj diskejoj, restoracioj kaj trinkejoj.

La gastejo havas 34 ĉambrojn (maksimume po 4 personoj ĉambre), sen konstruaj bariloj. En ĉiuj komunaj lokoj estas sendrata retaliro.

Pliaj informoj

La gastejo pretigos bonkvalitajn menuojn, ankaŭ veganajn, vegetarajn kaj senglutenajn.

  • Adreso. Corso Venezia 11, 10147, Torino, Italia
  • Koordinatoj. 45°05’34.2″N 7°40’46.
  • Telefonnumero. +39 011 250535
  • Retpaĝo. https://open011.it/