Warning: simplexml_load_file(): I/O warning : failed to load external entity "/membri/ijf2020/wp-content/plugins/wordpress-seo/wpml-config.xml" in /membri/ijf2020/wp-content/plugins/polylang/modules/wpml/wpml-config.php on line 53
KIEL ALVENI - IJF 2020
Crea sito

KIEL ALVENI

Informoj pri la Festivalejo

Nomo. OPEN011
Adreso. Corso Venezia, 11, 10147 Torino TO
Koordinatoj. 45°05’34.1″N 7°40’47.3″E
Telefonumero. +39 011 250535

Kiel alveni

En tiu ĉi paĝo ni prezentas kelkajn eblecojn por atingi la Festivalejon. Konsultu la sekvajn ttt-ejojn por havi pliajn informojn kaj ĝisdatajn horarojn:
Skyscanner (aviadile)
Trenitalia kaj DB Bahn (fervoje)
GTT (por la publika transporto en Torino)

La sekvaj itineroj estas la plej konsilindaj laŭ tempo, distanco, komforto kaj ŝparemo. Krom se la malo indikitas, ili validas ire kaj revene.

AVIADILE

Plej konsilindas la flughaveno de Torino Caselle (14,5 km) al kiu flugas ankaŭ malmultkostaj Flugkompanioj. Aliaj konsilindaj flughavenoj estas tiuj de Milano – Malpensa (134 km), Milano – Linate (156 km), Ĝenovo (189 km) kaj Bergamo – Orio al Serio (182 km).
Por pluiri publiktransporte, sekvu la indikojn de la suba ĉapitro “De la cetero de Italujo”.

AŬTE

Nu, en 2020 vi tutcerte havas poŝtelefonon kun navigilo…Ĉu vi vere estas leganta tie ĉi? 🙂

TRAJNE KAJ BUSE

De la flughaveno de Torino – Caselle

Eblas atingi trajne la stacidomon de Torino Dora (20′ veturado – 5 haltejoj, 2.80€), kiu estas nur 3 minutojn piede de la festivalejo.

Eliru de la flughaveno kaj iru rekten sekvante la indikojn por la fervojo “Torino – Ceres” aŭ “Torino – Germagnano” (linio sfmA de GTT). La trajnoj estas sufiĉe oftaj, tamen ni konsilas kontroli antaŭ la horartabulojn tie ĉi por serĉi la trajnojn kiu plej kongruas kun via alvenhoro. Ekster la stacidomo de Torino Dora, iru maldekstren laŭ corso Venezia. La Festivalejo estas tie.

De Torino Caselle estas ankaŭ pluraj busoj kiuj iras al urbocentro de Torino. La linio estas pluraj (ekz. Sadem, Arriva, ktp…), do ni konsilas decidi je via alveno. Kutime la kosto estas ĉirkaŭ 7€ kaj la veturado daŭras ĉirkaŭ 45′. Por pluiri publiktransporte, sekvu la indikojn de la suba ĉapitro “De la cetero de Italujo”.

De aliaj flughavenoj

Preskaŭ ĉiuj flughavenoj havas busajn servojn por la plej gravaj urboj (ekz. Flixbus).

La plimulto de la busaj linioj kiuj alvenas en Torinon haltas ĉe la Terminal Bus Torino – Corso Vittorio Emanuele II. De tie, iru rekten ĝis la haltejo de metroo “VINZAGLIO“, kaptu la metroon direkto FERMI ĝis la haltejo XVIII DICEMBRE. Por pluiri publiktransporte, sekvu la indikojn de la suba ĉapitro “De la cetero de Italujo”.

Se eblas, elektu buson kiu alvenas al la haltejo de Torino – Corso Bolzano kaj sekvu la indikojn de la suba ĉapitro “De la cetero de Italujo”.

De la cetero de Italujo

Torino havas 2 ĉefajn stacidomojn: Porta Nuova kaj Porta Susa (la plej proksima al la festivalejo) kaj aliaj duarangaj (Lingotto, Dora kaj Stura).

Por plej facile atingi la festivalejon, iru ĝis Piazza (placo) XVIII Dicembre kaj de tie kaptu la buson 10N ĝis la haltejo 1547 – DORA GTT. Biletoj estas aĉeteblaj en ĉiuj tabakvendejoj kaj gazetbudoj.

Se vi alvenas trajne al Porta Susa, la placo XVIII Dicembre estas tuj ekstere de la stacidomo;

Se vi alvenas trajne al Porta Nuova aŭ Lingotto, kaptu la metroon direkto FERMI ĝis la haltejo XVIII DICEMBRE.

 

Ekster la stacidomo de Torino Dora, iru maldekstren laŭ corso Venezia. La Festivalejo estas tie.